Search

WEBSITE SEARCH

To search our database catalog and museum collection see "Collections." 

Search
Close this search box.

Ne la latungigant’ el greka fam’,
Staranta venke trans la mara kol’;
Ĉe sunsubira mar’ per nia vol’
Ekstaros la virin’ kun torĉa flam’
Fulmplena, katenita, kaj la nom’
Patrin’ de Ekzilitoj. El la man’
Eklumas am’; kaj super la haven’
Rigardas mildokul’ al urb’ kaj hom’.
“La pomp’ kaj fam’, malnova land’, ho, for!
La lacaj, la malriĉaj, venu vi.
La homamas’ en lukta agoni’,
La forĵetitaj el la homhoror’.
Senhejmaj, ŝtormbatitaj, venu, mi
La lampon tenas super ora pord’.”
Translated into Esperanto by Esther Schor and Lee Miller